Kiel Esperanto, Folksstem estas planlingvo. La plej evidenta malsamo inter ili estas, ke la radikoj de Folksstem estas cherpitaj el la ghermanaj lingvoj anstatau chefe el la latinidaj. Ghia fundamenta strukturo tre similas la esperantan. Jen la esceptoj de tiu simileco:
Akuzativo
(Akusativ)
Ne ekzistas akuzativa finajho en Folksstem.
Ekz. Mi vidas la domon = Ik seg de hus
Futuro
kaj kondicionalo (Futur ent Kondisjonal)
Anstatau per sufiksoj, oni formas la futuron kaj kondicionalon per la modaj
verboj skal kaj skul respektive.
Ekz. Shi iros al la urbo = Zi skal goen til de stad
Ekz. Mi legus la libron se mi povus trovi ghin = Ik skul lesen de buk als
ik skul kanen finden het.
Genitivo
(Genitiv)
Ekzistas la genitiva
finajho -(e)s, kiun oni prefere uzu anstatau posedan frazeton.
Ekz. la flugilo de la birdo = de fojls fluger
Ekz. pordo de la domo = huses dor
Komparativo/Superlativo
(Komparativ/Superlativ)
Anstatau uzi la
vortojn pli kaj plej che priskribaj vortoj, oni formas la komparativon
kaj superlativon per la sufiksoj -r kaj -st respektive.
Ekz. Li estas pli alta ol shi = Han er hogre dan zi
Ekz. Tiu virino estas la plej bela = Dit manin er de skonste
Elparolo
(Utsprek)
Zamenhof rekomendis,
ke oni prononcu Esperanton italece. Kompreneble, ne estu same por Folksstem.
La ritmo kaj vokalaj kvalitoj estu ghermanecaj. Cetere, la akcento ne chiam
trovighas sur la antaulasta silabo; ghi estas neregula.
Vortordo
(Vortord)
Jen la malsamoj
en la ordo de vortoj en frazo:
- La neigilo (nit) trovighas post la verbo kaj objekta pronomo.
- La subjekto kaj verbo inversighas por formi demandojn. (Oni neniam tiel uzu
la ekvivalenton de chu (ob).)
- Char ne ekzistas akuzativa finajho, oni devas pli strikte sekvi la modelon
"subjekto-verbo-objekto".
Ekz. Mi ne scias = Ik vet nit
Ekz. Kiam ni faros tion? = Ven skal vi maken dat?
Ekz. Tion havis ili = Dej havt dat

La morfologio de
Folksstem estas same kiel la esperanta. Ekzistas la sama gamo de afiksoj kaj
flekseblaj reguloj de vortfarado. Ekzistas ankau rektaj ekvivalentoj de la tabelvortoj
(korelativoj). Jen tiu tabelo en Folksstem:
|
demanda/
relativa V- |
montra
D- |
nedifina
AN- |
kolektiva
ALT- |
nea
NIT- |
|
|
objekta
-AT
|
vat
|
dat
|
anat
|
altat
|
nitat
|
|
individua
-IT
|
vit
|
dit
|
anit
|
altit
|
nitit
|
|
loka
-AR
|
var
|
dar
|
anar
|
altar
|
nitar
|
|
kvalita
-JE
|
vje
|
dje
|
anje
|
altje
|
nitje
|
|
kauza
-ARFOR
|
varfor
|
darfor
|
anarfor
|
altarfor
|
nitarfor
|
|
maniera
-IR
|
vir
|
dir
|
anir
|
altir
|
nitir
|
|
tempa
-EN
|
ven
|
den
|
anen
|
alten
|
niten
|
|
kvanta
-IM
|
vim
|
dim
|
anim
|
altim
|
nitim
|
|
poseda
-ES
|
ves
|
des
|
anes
|
altes
|
nites
|
Ekzempla
teksteto (Eksempele Tekstlet)
Richulo havis
hundon tiel ege inteligentan, ke li sendis ghin al universitato.
Kiam ghi revenis hejmen post la unua trimestro, la richulo demandis, pri gia
progreso.
"Mi ne tre bone progresis en mondhistorio, ekonomiko au sociologio, sed mi
jam povas iom konversacii en fremdaj lingvoj."
"Do, diru al mi ion en fremda lingvo."
"Miau!"
-- Marjorie Boulton
Rikan
havt hund dir orli inteligente, at han sendet het til universitet.
Ven het oberkomt hemli nak de ene trimester, de rikan fragt, over hete progres.
"Ik progrest nit veri gudli i veldgeskit, virtsaft oder sosiologi, men ik
red kan anim gespreken i fremde sprakar."
"So, saga til ik anat i fremde sprak."
"Miu!"
Morfemaro esperanta-folksstema (Morfemrar Esperanto-Folksstem)
Alklaku chi tie por vidi la morfemaron.
Lesa
Folksstem!
(Ovarsetite tekstar ut "Faktoj
kaj Fantazioj" van Marjorie Boulton)

___________
_______
Chu vi interesighas pri Folksstem? Chu vi havas demandojn? Retposhtu al mi!
Aaron Chapman