æefa

pri mi

interesoj


pensoj

 




Mi prizorgas propran ĉiusemajnan liston de la supraj 10
kantoj, kiujn mi aŭskultas je specifa tempo. Ĝi indikas,
kiuj kantoj freŝas por mi, kaj tiujn, kiujn mi ofte ludas.
Estas grave noti, tamen, ke la listo ne indikas miajn plej
preferatajn
kantojn. Se jes, ĝi ne ofte ŝanĝiĝus.

Do, kiel ĝi funkcias? Nu, mi havas sistemon, kiun mi
uzas ĉiusabate por krei la novan liston. Dum la
semajno, se mi aŭdas aparte bonan kanton, kiu, laŭ
mi, meritas lokon en miaj supraj 10, mi metas ĝin tuj
en listeton, kiun mi nomas la "Horizonto". Tie restas
kantoj ĝis mi povas enlasi ilin en la kantliston. Kiam
mi kompilas la liston, mi prenas kantojn el la
Horizonto (kiu kutime konsistas el nur unu aŭ du),
kaj mi donas al ili po unu nombro por indiki, ĉe
kiuj pozicioj ili plej bone estu por siaj debutoj.

Sekve, mi donas al ĉiu kanto, kiu estas jam en
la listo, nombron pozitivan aŭ negativan, kiu
dependas, ĉu mi pli ŝatas la kanton ĉisemajne,
aŭ ĉu ĝia ĉarmo ekvelkas. Ĉi tiu nombro estas
preskaŭ ĉiam inter -3 kaj +3. Nulo signifas, ke mi
sentas same pri la kanto, kiel lastsemajne.

Nun, mi simple donas provizoran pozicion al ĉiu
kanto laŭ la donita ŝanĝocifero. Ekzemple, se
kanto estis ĉe numero 5 kaj nun havas ciferon
-2, mi metas ĝin en la provizoran pozicion
numero 7.

Sed, kio okazas se estas ankaŭ kanto ĉe numero
6, kiu ricevis ciferon -1? Ankaŭ ĝi devus ekhavi
la pozicion numero 7. Post kiam ĉiuj kantoj
alĝustiĝis laŭ la donitaj ciferoj, mi traktas
konfliktojn per generilo de hazardaj nombroj.
Do, unu el tiuj ĉe numero 7 prenos lokon antaŭ
la alia simple hazarde.

Nun la ĉiusemajna kantlisto kompletas kaj pretas
por analizo rilate movadon kaj evoluon kontraŭ
pli fruaj listoj.

Notu: Responde al tio, kio okazis en Julio de 1998,
kiam mi aĉetis la albumon de Ace of Base, "Cruel
Summer" (t.e. ses el la kantoj debutis samsemajne,
kaj tiel tro superregis la kantliston), mi faris
regulon, kiu postulas, ke maksimume du kantoj
de iu grupo aŭ muzikisto povas transiri de la
Horizonto je specifa semajno.

Nu, jen la supraj 10 de la semajno de 000122:


1. That's The Way It Is -- Céline Dion

2. Att Finnas Till -- ABBA

3. Dancing Queen -- Sixpence None the Richer

4. Then The Morning Comes -- Smash Mouth

5. Love For Sale -- Ace of Base

6. Just Like That -- Jakaranda

7. The Best Thing -- Savage Garden

8. Mamma Mia -- A*Teens

9. Smooth -- Rob Thomas w/ Santana

10. What's My Age Again -- Blink 182