æefa

pri mi

interesoj


pensoj

 

Jen alia sveda ekzemplo de sukceso. Roxette famas
plejparte pro siaj rokbaladoj de la malfruaj 80-aj jaroj
kaj la fruaj 90-aj. Por mi, temas pri infanaj memoroj de
granda voĉo, kiu kantas fajfigajn melodiojn ĉe
grumblantaj gitaroj. Kiam mi komencis aĉeti KD-ojn,
Roxette spertis ĉe mi privatan revivigon; mi remalkovris
tiujn melodiojn kaj trovis multajn pliajn. Ili estas nun unu
el miaj plej preferataj grupoj, kaj, kvankam ili ne tiel
aktivas kiel antaŭe, mi ade atentas kaj sciiĝas kun
intereso pri iliaj projektoj.

Se vi volas vidi pli pri Roxette, mi rekomendas
la Roxette-paĝon de Tor Ivar.