æefa

pri mi

interesoj

pensoj

 



Mi ŝatas pensi. Nu, kelkfoje. Estas tempoj, kiam mi
preferus tute ne pensi. Tro ofte, pensado deprimemas.
Tamen, se trafas la taŭga inspiro, pensado povas
stimuli kaj ekzerci la menson.

Mi ŝatas racii. Mi taksas alta la valoron de racia
pensmaniero, kaj mi konsideras min sufiĉe logikema.
Konfese, tiu maldekstracerbduoneco jam mildiĝis dum la
lastaj kvin aŭ ses jaroj. Mi iam pensis, ke mi volos studi
la sciencojn; mi ja ne plu estas tia! Ankoraŭ tamen, estas
al mi plezuro, kiam mi povas analizi kaj erigi preskaŭ
formule cele al bele simpla priskribo aŭ solvo. Kiam mi
pridecidas, mi emas pesi aferojn laŭ la ekvilibro de
pozitivaj kaj negativaj ecoj, kaj precizeco tre allogas min.

Ĉi tiuj kvalitoj pelis min al perspektivo, kiu ne permesas
al mi kredi je Dio. Baptite anglikane, mi jam forlasis tiun
"kredaron" kune kun ĉiuj aliaj, kiuj diktas religion.
Estas neracie akcepti la ekziston de ĉiapova plej alta
estaĵo, kiu kreis ĉion kaj ĉiam ekzistis. Kial ni kredu
tion ĉi? El tute neantaŭjuĝa kaj pure racia pozicio, kiel
ni povas akcepti ĉi tiujn supernaturajn pretendojn, kiuj
neniel havas radikojn en scienca observado?
Kompreneble, mia fido je scienco ne absolutas. Mi
konscias, ke scienco estas nure la plej logika esprimilo
de tio, kion ni jam malkovris kaj klarigis ĝis nun, sed mi
opinias, ke temas pri nia plej valora ilo tiurilate. Certe ĝi
pli bone klarigas ol grandiozaĉaj arbitraj postuloj de
blinda kredo je unu el multaj religioj.

Scivolemo estas mirinda homa trajto. Ĝi estas tio, kio
instigas nin malkovri pli kaj plu. Ĝia kontraŭaĵo estas
nia arda bezono klarigi ĉion laŭ netaj faketoj sen atenti
eblojn kaj emojn raciajn de realeco. En (pli) primitivaj
epokoj, homoj adoris kiel dion preskaŭ ĉion. La suno
estis dio; la luno estis dio; ĉio mistera kaj interesa
aŭtomate iĝis kvazaŭpruvo de ia ĉiapova grandulo.
Estas nenia koincido, ke post paso de tempo kaj en pli
evoluintaj socioj, religio rolas malpli kaj malpli grave.
Tiuj, kiuj ankoraŭ ĝin alkroĉiĝas estas tiuj, kiuj ne
sufiĉe komfortas por akcepti, ke ne devas esti
universala signifo en la vivo. Ni ne devas ekzisti por
ia granda celo kosma. Ni devus ne bezoni ĉiam tuj
klarigi ĉion. Ĉu mi estas malplimultano aŭ ne, mi plene
kontentas filozofiumeti kaj lasi la nekonatajn
fenomenojn al eventuala ekmalkovro per la kanaloj
validaj de scienco kaj racio.

Mia raciumado donas al mi la vidpunkton ankaŭ tian, laŭ
kiu mi ne rajtas refuti la eblon de la ekzisto de Dio. Mia
kredaro resumiĝas jene: Mi kredas tion, kio plej racie
kredeblas. Per iom da sana pensado, inteligenteta
individuo devus kapabli stari aparte de siaj kulture
diktitaj tendencoj kaj tradicioj por povi decidi mem, kio
vere plej reale kredeblas. Averte, povas esti malutile
tro malkredemi. Ni devas akcepti, ke niaj juĝoj povas
misi. Kiam temas pri nepruvitaj aferoj, daŭre konsciu, ke
ni simple ne scias, kio estas la vero. Almenaŭ ne ankoraŭ.

Kelkrilate, religio detruemas. Ĝi apartigas homajn grupojn,
kaj ĝi malhelpas, ke oni elpensu propran racian kredaron.
Tamen, kvankam mi malakceptas organizitan religion, mi
ne kontraŭas ĝin pro unu grava kialo. Religio estas
esence ne pli ol kuniĝo de moralo kaj mitaro. La malpli
inteligentaj kaj pli subpremitaj ne povas apartigi ĉi tiujn
du elementojn. Se senbaza kredo estas antaŭnecesaĵo
por laŭmorala kaj socie sana kondutado, kaj se timo de
la infero servas kiel bona malinstigilo kontraŭ detruaj fortoj
kaj emoj, des pli bone do. Estas ja pli bone loĝi en
mondo de ordaj kaj bonkondutaj ŝafoj ol mondo de
perfortemaj anarĥiismaj ateistoj. Ĝis homoj kapablos
akcepti moralan respondecon ĉe la nivelo individua sen
la balasto de organizita religio, estas pli bone simple
akcepti la tuton.

Plej simpligite, mia vivocelo estas unuopa kaj preciza:
Mi volas feliĉi. Tio eble ŝajnas al vi iom banala, sed
mi kredas, ke la plimulto da homoj ne komprenas, kiel
fundamenta ĝi estas. Feliĉo signifas diverse inter ni,
sed ĝi estas la sola instigo por ĉio, kion ni faras.
Pripensu, kion vi volas: Ĉu monon? Vi volas monon
por povi aĉeti aĵojn, kiuj vin plifeliĉigus. Ĉu
famon? Vi volas famon por ekkapti amasan atenton,
kiu vin plifeliĉigus. Ĉu povon? Vi volas povi influi
aliulojn, kio vin plifeliĉigus. Iam iu diris al mi, ke
ĉio en la vivo havas radikojn en amoro aŭ ĉokolado.
Permesu, ke mi eĉ pli simpligu la formulon: Ambaŭ
kondukas al feliĉo. Nun estas via decido, kiajn
paŝojn vi prenos por ekhavi pli da feliĉo. Tiu ĉi
serĉvojaĝo estas la vera signifo de la vivo.