æefa

pri mi

interesoj


pensoj

 

 


MP3 estas la mallonga nomo (kaj la dosierfina¼o)
por speco de dosiero, kiu pli øuste nomiøas MPEG
("Motion Picture Expert Group") Tavolo 3. MP3-dosieroj
popularas, æar ili permesas, ke oni enkodigu altkvalitajn
media¼ojn kun granda kunpremo. Plej ofte, temas pri
sondosieroj de kvalito preskaý KD-a,
kutime plenaj kantoj.

Kompreneble, relative malgrandaj dosieroj de altkvalita
sono estas idealaj por transdonado de muziko en la
Interreto. Fakte, MP3-dosieroj jam konsistigas la normon
æi-celan. Mi opinias, ke ni nun vidas la naskiøon de
revolucio de entjera muziko. Æar MP3-dosieroj pli vaste
ekhavebliøas, kaj æar memoro kaj aliaj proviziloj iøas
malpli multekostaj, estas juste supozi, ke entjera muziko
iøos malpli palpebla, pli fluida varo, kiu ja eble minacos
la regon de la kompakta disko.

Mi ekokupiøis pri MP3-dosieroj en Majo de 1999. Tuj
mirigis min la vasta haveblo de kantoj en la Interreto.
Mi elþutis ludprogramon por ili kaj softvaron, kiu
angle nomiøas "ripper", kiu legas trakojn de KD-oj
kaj enkodigas ilin en la MP3-formaton. Mi tre feliæis pro
la komenco de mia kolekto, sed restis granda problemo.
Mi povis aýskulti la kantojn nur per komputilo. Mia
komputilo ne facile porteblas. Mi pensis, ke estus
perfekte, se mi povus kunporti la kantojn kien
ajn mi iras. Nu, jen kion mi trovis...


Øi estas la Rio PMP300 de Diamond Multimedia, kaj
øi estas precize, kion mi bezonis! Malkiel la legilo de
KD-ludilo, tiu de la Rio neniam transsaltas, æar øi
provizas la muzikon en flaþmemoro. Kun la plena
utilo de KD-ludilo, inkluzive funkciojn por reludi
kanto(j)n, hazardigi ludordon, kaj modifi la sonon
laý diversaj stiloj (normala, roka, øaza, kaj klasika),
øi havas æion, kion mi bezonas por aýskulti miajn
kantojn ie ajn. Æio æi en aparato ne pli granda ol
ludkartaro, kiu bezonas nur unu AA-baterio.

Do, nun mi povas akiri MP3-dosierojn kaj de la
Interreto kaj de miaj KD-oj, kaj tre facile transsendi
ilin al mia Rio per paralelkablo. Tamen, mi iom plendas
pro tio, ke la Rio enhavas nur 32 Mb da interna
flaþmemoro. Kvankam oni povas enkodigi MP3-
dosierojn je malpli alta kvalito por þpari spacon, min
ne kontentigas kvalito de malpli ol 128 kbps; tio
signifas, ke mi kutime povas enigi nur naý kantojn.
Tentis min la eblo aæeti pliajn flaþmemorkartojn,
sed la kosto simple ne indigas la povon provizi
kelkajn pliajn kantojn.

Se vi volas lerni pli pri MP3-dosieroj, kaj por trovi
æion necesan por ekakiri kaj ekaýskulti ilin, mi
rekomendas, ke vi vizitu MP3now. Æi tiu estas bonega
TTT-ejo por æiuj, kiuj interesiøas pri MP3-dosieroj --
por kaj la novulo kaj la spertulo. Se vi jam volas
ekesplori, vi trovos eæ liston de retseræiloj por
MP3-dosieroj. Por trovi specifan kanton, mi sugestas,
ke vi provu unu el du metodoj. Seræu per AudioGalaxy,
kiu donas tre utilajn informojn: kie vi povos trovi vian
kanton kaj la rapido kaj fidindo de ties ejo. Vi povas
kopii la adreson en vian FTP-programon. Alimetode,
vi povas trovi MP3-dosierojn per IRC. Aliøu kanalon,
kiu havas "MP3" en ties nomo, kaj tajpu @find ion
@locator ion (Metu plenon aý parton de la
nomo de la artisto aý la titolo anstataý ion.)
Pli-malpli baldaý, roboto (aý kelkaj robotoj)
aýtomate mesaøos al vi por montri la rezultojn de
via seræo kaj linion, kiun vi devos kopii en la kanalon
por peti transricevon, kiu funkcios, se estas libera
"sloto". La klarigo eble sonas komplika, sed vi rapide
alkutimiøos. Tiu æi metodo estas ofte la plej bona
por ekhavi tiun kanton, kiun vi volas.