æefa

pri mi

interesoj


pensoj

 

 


Min æiam fascinis lingvoj, la sonoj, la strukturoj.
Diversfoje dum mia vivo, mi "eklernis" plurajn lingvojn,
sed mi neniam sufiæe persistemis por atingi utilan
nivelon de kompetenteco. Do, velkas la intereso kaj
poste ankaý la akirita scipoveto. Nu, estas æiam
distre gustumi novajn lingvojn, eæ se tio ne
estas la plej fruktodona agado.

Ekzistas unu grava escepto de tiu emo perdi
intereson antaý ol mi rikoltas signifan gajnon --
Esperanto. Esperanto unikas, æar mi povis lerni øin
meminstrue øis nivelo de flueco. Mi pli detale
priparolas tion en mia paøo pri Esperanto.

Mia lingva intereso instigis min al aliaj faroj krom
lingvolernado. Mi ankaý jam pasigis multe da tempo
ludante kun propraj sekretaj kodoj kaj lingvoj. Mi kredas,
ke mia unua projekto naskiøis, kiam mi estis en la dua
klaso. Kombine kun intereso pri politika geografio, mi
emis zorge plani fantaziajn landojn, imperiojn, kaj
mondojn kun propraj lingvoj kaj kulturoj. Mi memoras,
ke mi pasigis multajn horojn en mia dormæambro,
kuþante sur la planko, kun nur mapo (vera aý
propra), skribilo, kajero, kaj mia imago.

Kiam la tempo venis, kiam mi devis elekti æefstudon
universitatan, mi elektis la lingvistikon, malgraý la
konstato, ke øi ne estas la plej fruktodona elekto
rilate vojon de kariero. Pri lingvistiko mi interesiøis,
kaj oni vere devus sekvi siajn interesojn, kiam oni
elektas, kion studi. Kompreneble, tiutempe, mi ne
bone konsciis la detalojn de la fako. Nun, preskaý
æe la fino de mia diplomprogramo, mi devas diri,
ke mi lernis multon interesan pri la funkcio de
lingvoj. Lingvo estas unu el tiuj aferoj, kiun ni ja
subtaksas kaj apenaý pripensas, sed øi estas unu
el la veraj mirakloj de la homaro. Øia malsimpleco
estas miriga. Lingvistiko kiel scienco tre junas kaj
ankoraý devas multe kreski antaý ol siaj teorioj
atingos tian stabilecon, kian ni atendas de la pli
tradiciaj, pli konkretaj fakoj kiel ¶emio kaj biologio.

Mi jam enuas je lingvistiko, tamen. Mi scias, ke mi
ne volas sekvi øin kiel karieron. Sed mia intereso pri
lingvo ja ankoraý vivas, kaj øi naskis tre signifan
intereson memstaran, t.e. mia intereso pri la
Lingvo Internacia, Esperanto.