Verkis
John Wyndham
Tradukis
Aaron Chapman
La maljuna viro sidis
sur sia tabureto kaj apogis sin per la blankiĝinta muro. Li estis
remburinta la tabureton elegante per leporfelo, ĉar, lastatempe,
ŝajnis, ke ne plu estis multo inter lia propra haŭto kaj liaj
ostoj. La tabureto apartenis ekskluzive al li, kaj ĉiuj en la
bieno konsciis tion. La ŝnureroj, kiujn li devis kunplekti, sin
klinis inter liaj kurbitaj fingroj; tamen, ĉar la tabureto estis
komforta, kaj ĉar la sunbrilo estis varma, liaj fingroj jam ne
moviĝis plu, kaj lia kapo ekfaletis pro sia pezo.
La korto estis malplena
krom pro kelkaj kokinoj, kiuj, pli sciavide ol esperplene, ĉirkaŭbekis
en la polvo, sed aŭdeblis sonoj, kiuj atestis, ke estis aliuloj,
kiuj ne disponis la liberan ripoztempon, kiun ĝuis la maljuna
viro. Li aŭdis la fojfojan plaŭdon de malplena sitelo, kiam ĝi
frapis la akvon, kaj ĝian skrapsonon kontraŭ la flanko de la puto,
kiam oni levis ĝin. En la budo trans la korto ritmis malakra dormiga
martelado. La kapo de la maljuna viro pli kaj pli kliniĝis dum
li duondormis.
Nun, de preter la malglata
barmuro, venis alia sono, malrapide proksimiĝanta -- muĝetado
kaj klaktremado kun intermitaj grincoj. La oreloj de la maljuna
viro ne plu funkciis tre bone, do dum kelkaj minutoj, ĝin ne rimarkis
li. Kiam la sono atingis lin, li malfermis siajn okulojn, kaj,
trovinte de kie venis la sono, li sidis kaj nekredeme fiksrigardis
la kortan enirejon. La sono plilaŭtiĝis, kaj kapo de knabo nun
videblis malantaŭ la muro. Li ridetis al la maljuna viro kun esprimo
de ekscito en siaj okuloj. Li ne vokis, sed venis iom pli rapide,
ĝis kiam li atingis la kortan pordegon. Tie, li sin turnis en
la korton, fiere trenante post si keston, kiu estis muntita sur
kvar lignajn radojn.
La maljuna viro levis
sin subite de sia sidejo, montrante timon per ĉiuj siaj gestoj.
Li svingis ambaŭ manojn al la knabo, kvazaŭ por forpeli lin. La
knabo haltis. Lia esprimo de ĝojplena fiero ŝanĝiĝis en tiun de
miro. Li rigardis la maljunan viron, kiu freneze penis forigi
lin braksvinge. Dum li ankoraŭ hezitis, la maljuna viro ade forsendis
lin per unu mano, dum li metis la alian sur siajn lipojn, kaj
komencis marŝi al li. Konfuzegite, la knabo malrapide turnis sin,
sed tro malfrue. La martelado en la budo jam ĉesis. Mezaĝa virino
aperis ĉe la pordo. Ŝia buŝo estis malfermita, preta voki, sed
la vortoj ne venis. Ŝi gapis, flustris preĝon, kaj poste kriegis...
La sono frakasis la
posttagmezan pacon. Malantaŭ la domo, la sitelo falis klaktinte,
kaj la kapo de juna virino montriĝis de malantaŭ la angulo. Ŝiaj
okuloj larĝiĝis. Ŝi ŝovis unu manon al la buŝo, kaj sin benis
per la alia. Juna viro aperis ĉe la pordo de la ĉevalejo, kaj
staris tie statue. Alia knabino fulmis el la domo kun knabineto
sekvanta. Ŝi haltis tiel subite, kvazaŭ ŝi koliziis kun ia nevidebla
obstaklo. Ankaŭ la malgranda knabino haltis, timigite de la stranga
sceno kaj etoso, alkroĉante sin al ŝia jupo.
La knabo staris tute
senmove, rigardate de ĉiuj. Lia konfuzo ekcedis al timo pro la
esprimo de ĉies okuloj. Li rigardis hororplenajn vizaĝojn, unu
post la alian, ĝis lia rigardo renkontis tiun de la maljuna viro.
Kion li vidis ĉe li, ŝajne rekuraĝigis lin iomete -- almenaŭ malpli
timigis lin. Li glutis. Larmoj apenaŭ sin kaŝis dum li parolis:
"Aĉjo, kio estas? Kial
ĉiuj rigardas min tiel?"
Kvazaŭ la sono de lia
voĉo estis malsorĉilo, ekis la agado de la mezaĝa virino. Ŝi prenis
forkegon, kiu staris ĉe la ekstera muro de la domo. Levante ĝiajn
dentojn al la knabo, ŝi marŝis malrapide al inter li kaj la korta
pordego. Per malmola voĉo ŝi diris:
"Ek! En la budon!"
"Sed, Panjo..." ekparolis
la knabo.
"Ne aŭdacu paroli nun,"
ŝi diris al li.
Inter la streĉitaj
linioj de ŝia vizaĝo, la knabo povis vidi ion, kio estis preskaŭ
malamo. Lia propra vizaĝo tordiĝis, kaj li komencis plori.
"Ek!" ŝi ripetis severe.
"Tien!"
La knabo, modelo de
konfuziteco, retropaŝis. Subite, li turnis sin kaj kuris en la
budon. Ŝi fermis la pordon malantaŭ li, kaj ĝin ŝlosis per kejlo.
Ŝi ĉirkaŭrigardis la spektantojn, kvazaŭ defiante ilin paroli.
La juna viro reiris silente al la mallumo de la ĉevalejo. La du
junaj virinoj forpaŝis kaj prenis la knabineton kun si. La virino
kaj la maljuna viro estis nun solaj.
Nek unu nek la alia
parolis. La maljuna viro staris senmove, rigardante la keston
kaj ĝiajn radojn. La virino subite metis siajn manojn al sia vizaĝo.
Ŝi ĝemetis dum ŝi ŝanceliĝis, kaj larmoj elpuŝis tra la fingroj.
La maljuna viro turnis sin. Lia vizaĝo estis tute senesprima.
Nun, ŝi iom retovis sian trankvilon.
"Mi apenaŭ povas kredi
ĝin. Mia kara eta Davido!" ŝi diris.
"Se vi ne estus kriinta,
neniu nun scius," diris la maljuna viro.
Liaj vortoj sorbiĝis
nur post kelkaj sekundoj. Tiam, ŝia esprimo reseveriĝis.
"Ĉu vi instruis tion
al li?" ŝi demandis suspekteme.
Li kapneis.
"Mi ja maljunas, sed
mi ne frenezas," li diris al ŝi. "Cetere, Daĉjo plaĉas al mi,"
li aldonis.
"Tamen, vi malbonas.
Tio estis malbonaĵo, kion vi ĵus diris."
"Ĝi estas vera."
"Mi estas diobeanta
virino. Mi ne toleros diablecon en mia domo -- negrave en kia
formo ĝi manifestiĝas. Kaj kiam mi vidas ĝin, mi konas mian devon."
La maljuna viro enspiris
por respondi, sed sin bridis. Li skuis la kapon. Li reiris al
sia tabureto, nun iel aspektante pli maljuna ol antaŭe.
********
Venis frapo ĉe la pordo
kun flustrita Ŝt! Dum momento, Daĉjo vidis kvadraton de
nokta ĉielo kaj malluman formon antaŭ ĝi. Rapide, la pordo fermiĝis
denove.
"Ĉu vi vespermanĝis,
Daĉjo?" voĉo demandis.
"Ne, Aĉjo. Neniu venis."
La maljuna viro gruntis.
"Ja laŭ mia suspekto.
Timigitaj de vi ĉiuj estas. Jen -- prenu. Ĝi estas malvarma kokinaĵo."
La mano de Daĉjo serĉis
kaj trovis tion, kion la alia proponis. Li mordetadis gambon dum
la maljuna viro ĉirkaŭmoviĝis en la mallumo por ŝerci sidejon.
Li trovis ĝin, kaj sidiĝis kun vespiro.
"Malbona afero, Daĉjo.
Oni alvokis la pastron. Li alvenos morgaŭ."
"Sed, mi ne komprenas,
Aĉjo. Kial ĉiuj kondutas kvazaŭ mi iel misfaris?"
"Ho, Daĉjo!" diris
lia avo riproĉe.
"Honeste, mi ne komprenas."
"Aŭskultu, Daĉjo. Vi
iras al la preĝejo ĉiudimanĉe, kaj ĉiufoje, vi preĝas. Kiel vi
preĝas?"
La knabo papagis preĝon.
Post kelkaj momentoj, la maljuna viro ĉesigis lin.
"Jen. Tiu lasta parto."
"Gardu nin kontraŭ
la Rado?" Daĉjo ripetis mire. "Kio estas la Rado, Aĉjo? Ĝi nepre
estas io terure malbona. Mi scias, ĉar, kiam mi demandas pri ĝi,
oni nur diras, ke ĝi malbonegas, kaj, ke mi ne parolu pri ĝi.
Tamen, oni ne respondas, pri kio temas."
La maljuna viro paŭzis
antaŭ ol li respondis.
"Tiu kesto, kiun vi
havas. Kiu sugestis, ke vi traktu ĝin tiel?"
"Nu, neniu, Aĉjo. Mi
kredis, ke mi tiel povos pli facile movi ĝin, kaj mi ja povas."
"Aŭskultu. Tiuj objektoj,
kiujn vi fiksis al ĝi -- ili estas radoj."
Longeta tempo pasis,
antaŭ ol la voĉo de la knabo revenis tra la mallumo. Ĝi estis
plena je konfuzo.
"Tiuj rondaj pecoj
el ligno? Ne eble, Aĉjo. Ili estas simple nure rondaj lignaj pecoj.
Sed la Rado -- tio estas io horora, io terura, io, kion ĉiuj timas."
"Sed radoj ili ja estas."
La maljuna viro meditetis. "Nun, vi devus scii tion, kio okazos
morgaŭ. Matene, la pastro venos ĉi tien por vidi vian keston.
Ĝi ankoraŭ estos tie, ĉar neniu aŭdacas tuŝi ĝin. Li ŝutetos akvon
sur ĝin, kaj diros preĝon, por ke oni povu sekure ĝin manipuli.
Tiam, oni portos ĝin al la kampo, kaj faros fajron sub ĝi, kaj
ĉiuj ĉirkaŭstaros, kantante himnojn dum ĝi brulas.
"Post tio, ili revenos,
kaj kondukos vin al la vilaĝo, kaj pridemandados la aferon. Ili
volos scii, kiel aspektis la Diablo kiam li venis al vi, kaj kion
li propois kontraŭ uzado de la Rado."
"Sed, ne estis Diablo,
Aĉjo."
"Ne gravas. Se ili
kredas, ke estis Diablo, vi fine konfirmos tion, kaj vi
rakontos precize kiel li aspektis. Ili havas rimedojn... Do, vi
devas konduti kvazaŭ senkulpa. Vi devas diri, ke vi trovis la
keston jam traktitan. Vi ne sciis, kio ĝi estas, sed vi alportis
ĝin, ĉar vi opiniis, ke ĝi taŭgos por brulligno. Tio estas via
historio, kaj vi devas uzi ĝin. Ho, diable, nepre diru tion, negrave
kion ili faros. Tio eble savos vin."
"Sed, Aĉjo, kial la
Rado estas tiel malbona. Mi ne povas kompreni."
La maljuna viro paŭzis
pli longe ol antaŭe.
"Nu, temas pri longa
historio, Daĉjo -- kaj ĝi komenciĝis antaŭ longega tempo. Ŝajne,
tiuepoke, ĉiuj estis kontentaj kaj bonaj kaj tiel plu. Venis la
tago, kiam la Diablo venis kaj renkontis viron, kaj diris al li,
ke li povas doni al tiu ion, kio igos lin tiel forta kiel cent
homoj, kaj igos lin kapabla kuri pli rapide ol la vento, kaj flugi
pli alte ol la birdoj. Nu, tiu viro ja volis ricevi tiujn kapablojn,
kaj li demandis al la Diablo, kion li volas reciproke. Tamen,
la Diablo volis nenion -- ne tiam. Kaj do, li donis al la viro
la Radon.
"La viro eksperimentadis
kun la Rado, kaj malkovris multon pri ĝi: kiel ĝi povas krei aliajn
Radojn, kaj pli da Radoj, kaj, kiel ekhavi tiujn povojn, kiujn
la Diablo menciis, kaj eĉ multe pli."
"Ĉu ĝi vere flugigis,
kaj ebligis ĉion tian?" demandis la knabo.
"Jes, certe, ĝi ebligis
ja multon. Kaj ĝi ankaŭ komencis mortigi homojn, unu post la alia.
Oni uzadis tiujn Radojn tiel, kiel la Diablo instruis, kaj ili
malkovris, ke ili povis ekstrakti eĉ pli grandajn kapablojn, kaj
ankaŭ mortigi eĉ pli da homoj. Nun, ili ne povis ĉesigi uzadon
de la Rado, ĉar ili mortus pro malsato sen ĝi.
"Nu, tio estas precize
tio, kion la Diablo volis. Li enkaptis ilin. Preskaŭ ĉio en la
mondo dependis je Radoj, kaj la afero pli kaj pli malboniĝis,
kaj la Diablo rigardis ĉion, kaj ridis je la situacio, kiun kaŭzis
lia Rado. La mondo fariĝis terure malbona. Mi ne scias, precize
kiel tio okazis, sed nur kelkaj homoj restis vivaj, simile kiel
post la Inundo. Ŝajne, la fino estis proksima."
"Kaj tion kaŭzis tute
la Rado?"
"Jes -- almenaŭe, ĝi
ne povus okazi sen ĝi. Spite ĉion, ili ankoraŭ postvivis. Ili
konstruis dometojn, kaj plantis maizon. Venis tempo, kiam la Diablo
provis denove. Li renkontis viron, kaj reekparolis pri la Rado.
Tamen, tiu viro estis tre maljuna kaj tre saĝa kaj pia, do li
diris al la Diablo: 'Ne. Vi reiru tuj al infero,' kaj poste, li
vizitadis ĉiujn por averti ilin pri la Rado de la Diablo, kaj
tiel ĉiujn timigis.
"Sed la fia Diablo
ne facile rezignis. Li estas tre ruza kaj persistema. De tempo
al tempo, homoj elpensas objektojn, kiuj similas je Radoj -- eble
rulcilindrojn aŭ ŝraŭbojn -- sed ĝi akcepteblas nur se ĝi ne estas
fiksita ĉe la mezo. Jes, li daŭre penas, kaj kelkfoje, li ja tentas
iun, fari Radon. Sekve, la pastro venas, kaj oni bruligas la Radon.
Kaj oni forportas la viron. Kaj, por certigi, ke li ne kreu pli
da Radoj, kaj, por malinstigi aliulojn, oni bruligas ankaŭ lin."
"Oni b-b-bruligas lin?"
balbutis la knabo.
"Tion ili volas fari.
Ĉu vi do komprenas, kial vi devas diri, ke vi trovis ĝin,
kaj persiste kredigi tion?"
"Eble, se mi promesus,
ke mi neniam refaros...?"
"Tio ne sufiĉus, Daĉjo.
Ĉiuj timas la Radon, kaj kiam homoj timas, ili koleriĝas kaj krueliĝas.
Ne, vi devas mensogi tiel, kiel mi diris."
La knabo pensis dum
kelkaj momentoj, kaj diris:
"Sed -- Panjo. Ŝi scios.
Mi petis tiun keston de ŝi hieraŭ. Ĉu tio gravas?"
La maljuna viro gruntis.
Li peze diris:
"Jes, tio gravas. Virinoj
ofte ŝajnigas, ke ili ion timas -- sed, kiam io vere timigas ilin,
ili timas pli horore ol viroj. Kaj via Panjo estas morte timigita."
Estis longa silento
ne la mallumo de la budo. Kiam la maljuna viro reparolis, li parolis
per trankvila mallaŭta voĉo.
"Aŭskultu, Daĉjo kara.
Mi diros ion al vi. Kaj vi neniam rediru ĝin -- ĝis eble kiam
vi estos maljuna viro kiel mi."
"Certe, Aĉjo."
"Mi diras ĉi tion al
vi, ĉar vi mem malkovris la Radon. Ĉiam estos knaboj kiel vi,
kiuj faros same. Oni ne povas mortigi ideon tiel, kiel oni klopodas.
Oni povas malhelpi kaj kaŝi ĝin, sed fine, ĝi renaskiĝos. Tio,
kion vi devas kompreni, estas, ke la Rado ne estas malbona.
Ne atentu tion, kion la timigitoj insistas. Nenia malkovrado estas
malbona, ĝis kiam homoj malbonigas ĝin. Pensu pri tio, Daĉjo mia.
Iam, oni ekuzos la Radon denove. Mi esperis, ke tio okazos dum
mia vivo, sed -- nu, eble ĝi okazos dum la via. Kiam tiu tempo
venos, vi ne estu unu el la timigitoj; estu unu el tiuj, kiuj
montros al ili, kiel uzi ĝin pli bone ol antaŭe. Ne la Rado estas
malbona -- malbonas nur timo, Daĉjo. Memoru tion."
Li moviĝis malkviete
en la mallumo. Li stampfis kontraŭ la planko el malmola grundo.
"Nu, mi devus foriri
nun. Kie vi estas?"
Lia palpserĉanta mano
trovis la ŝultron de Daĉjo, kaj restis dummomente sur lia kapo.
"Dio benu vin, Daĉjo.
Ne plu maltrankviliĝu. Ĉio estos en ordo. Ĉu vi fidas min?"
"Jes, Aĉjo."
"Do, vi dormu. Estas
fojno tie ĉe la angulo."
La malluma ĉielo momente
ekvideblis denove, kaj aŭdiĝis la sono de la piedoj de la maljuna
viro, dum li malrapide paŝis trans la korto en silenton.
********
Kiam la pastro alvenis,
li trovis en la korto nodon el homoj plenaj je hororo. Ĉiu el
ili fiksrigardis maljunan viron, kiu laboris per martelado kaj
kejloj sur ligna kesto. La pastro estis skandalita.
"Ĉesu!" li kriis. "Je
la nomo de Dio, ĉesu!"
La maljuna viro turnis
sian vizaĝon al li. Freneza rideto aperis sur ĝi.
"Hieraŭ," li diris,
"mi stultis. Mi faris nur kvar radojn por ĝi. Hodiaŭ, mi pli saĝas
-- mi konstruas du pli da radoj, por ke ĝi moveblu eĉ pli facile!"
Oni bruligis la keston,
tiel, kiel li diris. Poste, ili forportis lin.
Posttagmeze, malgranda
knabo, kiun ĉiuj jam forgesis, turnis siajn okulojn for de la
fumkolono, kiu flosis supren de la vilaĝo, kaj li kaŝis sian vizaĝon
per la manoj.
"Mi memoros, Aĉjo.
Mi memoros. Malbonas nur timo," li diris, kaj lian voĉeton dronigis
larmoj.
|