æefa

pri mi

interesoj


pensoj

 

 




Tiu ĉi mirinda sveda kvaropo estis la plej komerce sukcesa
muzikgrupo de la jaroj 1970-aj mondvaste, kaj ja estas mia
plej preferata. Kvankam oni konsideris (aparte en Nord-
Ameriko), ke ilia aspekto kaj speco de muziko estis iom
tro polurita, ilia muziko jam prenis sian lokon inter la plej
bonaj popverkoj de la historio.

La kristala anĝela voĉkombino de Agnetha Fältskog kaj
Anni-Frid (Frida) Lyngstad, kune kun la kompona genio
de Benny Andersson kaj Björn Ulvaeus (kiuj daŭre pruvas
sian talentegon per tri muzikdramoj kaj diversaj aliaj
projektoj ekde la disiĝo de ABBA) estis la ĉefaj elementoj
de la grandega sukceso kaj altsupera kvalito
de la ABBA-fenomeno.

La muzikon de ABBA nun malkovris nova generacio de
aŭskultantoj kaj ankaŭ de komponistoj, kiuj ne provas
kaŝi la influon de ABBA je siaj propraj kantoj. La
eternajn registraĵojn pli kaj pli akceptas kiel verajn
majstroverkojn de la popĝenro kaj tiuj, kiuj varme
memoras la tempon de la ABBA-venko, kaj tiuj, por kiuj
la muziko estas nove trovita trezoro.


Se vi volas vidi pli pri ABBA, mi rekomendas ABBA LINK.